Relay-Version: version B 2.10 5/3/83; site utzoo.UUCP Posting-Version: version B 2.10.1 6/24/83; site druny.UUCP Path: utzoo!watmath!clyde!burl!ulysses!mhuxr!ihnp4!drutx!druny!neal From: neal@druny.UUCP (Neal D. McBurnett) Newsgroups: net.nlang Subject: Beleta fabelo (pretty fable, in Esperanto) Message-ID: <1246@druny.UUCP> Date: Mon, 25-Feb-85 19:40:32 EST Article-I.D.: druny.1246 Posted: Mon Feb 25 19:40:32 1985 Date-Received: Wed, 27-Feb-85 20:55:20 EST Organization: AT&T Information Systems Laboratories, Denver Lines: 31 enan parton." La vila^gano prenis tran^cilon kaj komencis la partigon de la ansero. Li fortran^cis la kapon kaj donis ^gin al la sinjoro: "Vi estas la kapo de la familio, sekve al vi konvenas la kapo." Poste li disigis la posta^jon de la birdo kaj donis ^gin al la sinjorino: (tio ja estas iom ^sovinista, mi beda^uras....) "Vi devas ^ciam sidi dome por observi la ordon." Farinte tion ^ci, li detran^cis la flugilojn kaj prezentis ilin al la filinoj: "Vi nelonge kunvivos kun viaj gepatroj, vi fian^cini^gos kaj forflugos al viaj edzoj." Fine li detran^cis amba^u piedojn kaj proponis ilin al la du filoj: "Prenu, sinjoroj, ^ciu po unu piedo, pro sekvi la vojon da via patro." Nun la vila^gano prenis por si la resta^jon, dirante: "Miaparte mi estas malsa^ga vili^gano, kiu pensas nur pri la stomako; tial al mi restas nur kontenti^gi je la maldelikata interna^jo." La sinjoro ekridis kaj malavare rekompencis la spritulon. Unu el la najbaroj, ri^ca vila^gano, scii^gis pri tiu ^ci faro kaj enviis la malri^culon. Li elektis kvin grasajn anserojn kaj alportis ilin al la sinjoro. "Volu akcepti mian donacon," li diris. "Mi dankas vin; ^cu vi ne volas dividi inter ni vian donacon tiel, ke ni ^ciuj ricevu konvenan parton?" La vila^gano provis fari la dividon, sed konvenan partigon li ne atingis: kiel dividi kvin anserojn en ses partoj? Tiam la sinjoro venigis la malri^can vila^ganon kaj al li ordonis fari la partigon. La vila^gano prenis unu anseron, donis ^gin al la gesinjoroj kaj diris: "Nun vi estas trio." La duan anseron li donis al amba^u filinoj kaj diris: "Nun anka^u vi estas trio." La trian anseron li donis al la du filoj: "Viavice anka^u vi nun estas trio." La restantajn du anserojn li prenis pro si kaj diris: "Kiel ^ciuj, anka^u mi estas trio." La sinjoro ricevis de tio plezuron kaj rekompencis la spritan vila^ganon, dum la enviulo foriris tute konfuza sen siaj anseroj.