Relay-Version: version B 2.10 5/3/83; site utzoo.UUCP Posting-Version: version B 2.10.1 6/24/83; site druny.UUCP Path: utzoo!watmath!clyde!burl!ulysses!mhuxr!ihnp4!drutx!druny!neal From: neal@druny.UUCP (Neal D. McBurnett) Newsgroups: net.nlang Subject: Examples of puns in Esperanto Message-ID: <53@druny.UUCP> Date: Sun, 23-Jun-85 00:28:34 EDT Article-I.D.: druny.53 Posted: Sun Jun 23 00:28:34 1985 Date-Received: Tue, 18-Jun-85 04:22:43 EDT Organization: AT&T Information Systems Laboratories, Denver Lines: 50 This is taken from Raymond Schwartz's book "Verdkata Testamento" It both classifies Esperanto puns and provides hilarious examples. I definately encourage you to spend the time figuring it out! Kia estas la metodeco trovebla en tiu ^svarca lingvouzo? Du fojojn oni klopodis sistemigi la ekzistantan materialon. Jen ni notu la ^cefajn eblojn: .P 1. "Kalemburo ^carnira a^u ^sarada". Waringhien nomas ^gin mistran^co. Efektive temas pri morfemludo kiu estas senfine ekspluatebla. Multaj tre konataj iras je la konto de Schwartz, ekz. la famega karna/valo, la vir/temo--virt/emo, am/bostono--ambostono, katastrofo--kata/strofo kaj la diversaj a^goj de l' homo (kurago, banda^go, doma^go ktp.). ^Cu post tiom da surprizoj estas sprite aldoni, ke ^ciu virino havas sian menstruon? .P 2. Varianton Rossetti vidas en la "redivido de kunmeta^joj". Tiele Schwartz el sia propra "La stranga butiko" faris ian "lastrangan butikon" a^u la moljera "L'avarulo" banali^gis je "lava rulo". A^u kion diri, se temas pri doma^ceto, bovinoj rema^cantaj a^u fera konto kiu estas nura ferakonto? .P 3. "Kalemburo sonmodifa". Zamenhof ne povis anta^uvidi tion kiam li proverbis, ke pro najleto bagatela pereis ^cevalo plej bela. Sed kion fari, se laksanto transformas necesejon en ne^cesejon a^u kiam el klasbatalo fari^gas simpla glasbatalo a^u el nia ne^utrala Esperanto ofta edzperanto? E^c pli kiam tiu farsemo ne haltas e^c anta^u la nomo de la prezidanto mem de la Akademio vidante en ^gi ian gastonon a^u kiam la fama Mono Lisa ^gisvivas metamorfozan Mona Kisa? A^u se temas pri dormo^cambroj, ^cu ne, eblas konstati, ke post la pi^jamo venos la pi^camo kaj ke liturgio kaj litorgio apena^u diferencas. .P 4. Eblas varii tiun kalemburon per "modifo de cita^joj". Anka^u ^gin Schwartz jam aplikas en la Verdkata Testamento. Heine devis akcepti, ke lia "En son^go princinon mi vidis" plati^gis je "En son^go ficimon mi vidis". Multe poi poste Schwartz cerbumigis minijupeman junulinon la^u Hamleto: ^Cu vesti a^u ne vesti (la genuojn)? .P 5. "Kalemburo anagrama" (Waringhien: sonalterno a^u kontra^ukanalo). Rossetti opinias, ke nura misliterumo malkovros en ribelo liberon, en skoto al koston kaj en latino italon a^u, citante Butler, en homo ne abonema homon abomenan. El tiaj simpla^joj la malfrua Schwartz kreis kvaza^u sentencon kiam li diris: Faru kafopa^uzon, vi ne havos pafoka^uzon. Waringhien, pli rafinita, opinias, ke tiu speco de vortludo ofte prezentas kontraston inter banala^jo unuflanke kaj nedeca^jo aliflanke. Liaj ekzemploj lin pravigus: rigardo palpebruma--mano brupalpema, fokstrota i^gas koksfroto. Li preferas silenti kiam temas pri vendado de fostoj... -Neal McBurnett, ihnp4!druny!neal